Antaŭ iom pli ol 24 jaroj, mi komencis legi tiun grandegan brikegon, la vaste faman Plenan Analizan Gramatikon (PAG). Hodiaŭ, post ioma hezitado, mi denove prenis ĝin en la manoj kaj ĝin trafoliumis, paŭzante tie kaj tie por legi unun aŭ alian alineon.
Mi estas konvinkita, ke esperanto tute ne estas facila lingvo. Mi diras tion tute trankvile, sen timo esti iu hereziulo, kiu ne povas eĉ mencii la malfacilaĵojn de ĝia lernado. Jes ja, ankoraŭ hodiaŭ, tiel kiel multaj aliaj esperantistoj, mi vidas min en situacio reveni al la studado de la lingvo, ne pro tio, ke mi ĝin ne scipovas, sed pro tio, ke mi ĝin neperfekte komprenas.
Legi la PAG-on povas esti timige, ĉar fakte ĝi ne estas manlibro por mastri la lingvon, sed plena kurso pri europa lingvistiko, farita de du lingvistoj el la latina tradicio. La PAG estas por profesiuloj, ne por la simpla esperantisto, kiu volas nur paroli kaj komunikiĝi per la lingvo.
Mi estas ankaŭ konvinkita, ke la tuta afero pri artefaritaj lingvoj kaj la estonta adopto de iu el ili, eble esperanto mem, ne estos facila afero. La komunumo emas kreski, malgraŭ la batoj, sed ne trapasos la limon de niĉo por lingvo-amantoj.
Sed la emocio legi PAG-on por la unua fojo ankoraŭ restas kara en mia koro…